subdistrikta oficejo Turo de Nikolao  
33. Framasonista loĝio
 
La klasikisma konstruaĵo de la framasona loĝio "Arkimedo al la tri desegnotabuloj" estis konstruita en la jaroj 1802-1804. "Fondita je la 31-a januaro de 1742", legeblas en la signo de la loĝio "Arkimedo al la tri desegnotabuloj", la deka loĝio en la regiono de Altenburg. Ĝi estas pro tio unu el la plej malnovaj framasonaj loĝioj kaj la unua germanlingva entute.
   
La nazioj malpermesis ĝin en la jaro 1935. La registaroj de la "soveta zono" kaj GDR ne permesis ĝin denove. Oni revivigis ĝin je la 18-a novembro de 2000 per la solena lumenportado en la Bach-salonegon de la kastelo, post deviga paŭzo, kiu daŭris 65 jarojn.
 
rekta elekto