teatro kastela preĝejo  
10. La kastelo de Altenburg
 
La kastelo, konstruita sur porfira roko, estis en la 12-a kaj 13-a jarcentoj imperiestra rezidenco, pli poste dumtempa rezidejo de la saksa princelektisto, kaj de la jaroj 1603 ĝis 1673 kaj 1826 ĝis 1918 rezidenca kastelo de la dukoj de Saksujo-Altenburg. Famekonata ĝi fariĝis pro la rabo de princoj en la jaro 1455. La nunan barokan formon ĝi ricevis post alikonstruoj inter la jaroj 1706 kaj 1730.
 
rekta elekto