Duka ĉevalejo memora preĝejo 
24. Kastela ĝardeno
 
En la jaro 1593 duko Johann aranĝis la kastelan ĝardenon laŭ itala modelo en la renesanca stilo. Komence de la 18-a jarcento oni aliformigis ĝin en la francan barokan stilon. En la jaro 1839 oni denove aliformigis la ĝardenaĵon laŭ angla maniero, sekvante germanajn klasikismajn pensojn. En tiu stilo la ĝardeno konserviĝis kaj oni plivastigis ĝin en la orienta direkto. Tie la Lindenau-muzeo, la Mauritianum kaj la memora preĝejo de la dukino Agnes trovis siajn lokojn.
 
rekta elekto