|
|
Unu el la plej belaj ireblaj turoj de la urbo estas la turo de Nikolao. Ĝi estas postrestaĵo de la Nikolao-preĝejo, menciita unuafoje en la jaro 1223, kiun oni malkonstruis en la 16-a jarcento. Post brulo en la jaro 1609 la turo ricevis la okangulan surkonstruon kun turzorgista loĝejo kaj ĉirkaŭirejo.
|
|